Ensalutu

esperantio bêta

Pri ni

La elpensentoj de tiu paĝo estas du pasiaj esperantistoj, Stela kaj Batisteo.

Stela (27) estas sociolo kaj politologo, aktiva en Hungario inter alie por la junulara renkontiĝo IJS. Kun siaj spertoj pri artoj kaj organizado helpas plibonigi la enhavon.

Batisteo (29) estas retprogramisto kiu deziras plibonigi la uzadon kaj aspekton de la esperantaj retpaĝoj, kontribuante per Esperant.io al la sceno.

Certe oni jam demandis vin kie oni parolas Esperanton? En kiu lando? La respondo estas dum esperanto-renkontiĝoj! Tiu retpaĝo estas por helpi trovi Esperantion!

Trovu simple la renkontiĝojn plej proksime al vi… aŭ al la alia flanko de la mondo!

Ni ne nur deziras helpi la partoprenantojn, sed ankaŭ la organizantojn. Ni deziras aktivigi la mondon!

Tiu retpaĝo estas por vi, tiu signifas ke vi rajtas libere uzi la retejon kiel vi deziras kaj la datumojn laŭ la licenco CC-by-sa.